Vim estas tesktoredaktilo.
Vim (Vi IMproved = Vi plibonigita) estas tekstoredaktilo verkita de Bram Moolenaar. Vim estas ofte la preferata tekstoredaktilo de iuj programistoj (kaj la plej malŝatataj de la aliuloj!).
Vim estas jam tradukita en multaj lingvoj, inter kiuj Esperanto. La traduko de Vim estas ankoraŭ juna kaj espereble aperos en la venonta versio de Vim (Vim-7.2). La nuna versio de Vim estas Vim-7.1.
La celo de ĉi tiu projekto estas Esperantigi ne nur la programon Vim, sed ankaŭ sian tutan dokumentaron. La projekto nun tradukas la version Vim-7.1. La helpdosieroj estas tiuj, kiuj aperas kiam oni tajpas komandon :help.
Ĉiuj tradukitaj dosieroj estas en la kodoprezento utf-8.
Eblas kontribui al la projekto per tradukado de dosieroj, per provlegado de tradukitaj dosieroj, aŭ per atentigoj pri eraroj kaj plibonigoj.
Se vi deziras kontribui al la Esperantigo de Vim, bonvolu sendi retpoŝton al mi.
Por eviti, ke pluraj gehomoj tradukus samtempe la samajn dosierojn, informu min pri kiun dosieron vi deziras traduki. Mi tiam tuj ĝisdatigos tiun paĝon pri la stato de la traduko.
Ĉar verŝajne nur malmultaj gehomoj uzas Vim-on esperantlingve, ne hezitu informi min se vi ĝuas la tradukon. Estas ĉiam ĝojplenige scii, ke aliuloj ankaŭ ĝuas la tradukon.
Krom Esperanto, la helparo de Vim estas tradukita (plene aŭ parte) al:
La dosieroj elŝuteblas el svn-deponejo.
La help-dosieroj, oni metas ilin en $VIMRUNTIME/doc. Ĉe Uniksa sistemo, tio estas: ~/.vim/doc/.
Post aldono de helpdosieroj, uzu la komandon ":helptags $HOME/.vim/doc/" por rekonstrui la indekson de la helparo. Poste, uzu komandon ":help" por kontroli, ke la helparo ja fariĝis en Esperanto.
La Esperanta traduko ne estas ankoraŭ en la lasta versio de vim (vim-7.1). Sed ĝi estas jam sendita al la aŭtoro de Vim, kaj espereble aperos iam en la venonta versio vim-7.2.
Dume, por uzi Vim en Esperanto, oni devas:
$ cvs -z3 -d:pserver:anonymous@vim.cvs.sf.net:/cvsroot/vim checkout vim7
$ cd vim7/src/po $ wget http://svn.ikso.net/programtradukoj/vim/vim7/src/po/eo.po $ wget http://svn.ikso.net/programtradukoj/vim/vim7/src/po/eo/Makefile
$ cd ../../runtime/lang $ wget http://svn.ikso.net/programtradukoj/vim/vim7/runtime/lang/menu_eo_xx.utf-8.vim $ wget http://svn.ikso.net/programtradukoj/vim/vim7/runtime/lang/menu_eo_eo.utf-8.vim $ wget http://svn.ikso.net/programtradukoj/vim/vim7/runtime/lang/menu_eo.utf-8.vim
$ cd ../.. $ ./configure --with-features=huge $ make $ sudo make install
$ export LANGUAGE=eo_XX.UTF8 $ /usr/local/bin/vim $ /usr/local/bin/gvim
| Angla | Tradukita | komento |
|---|---|---|
| - | eo.po | 100% tradukita, provlegato |
| menu_en_gb.utf-8.vim | menu_eo_xx.utf-8.1 | 100% tradukita, neprovlegato |
| Angla | Tradukita | komento |
|---|---|---|
| vimtutor | vimtutor.eo | 100% tradukita |
| Angla | Tradukita | komento |
|---|---|---|
| vim.UTF-8.1 | vim-eo.UTF-8.1 | - |
| evim.UTF-8.1 | evim-eo.UTF-8.1 | - |
| vimtutor.UTF-8.1 | vimtutor-eo.UTF-8.1 | - |
| vimdiff.UTF-8.1 | vimdiff-eo.UTF-8.1 | - |
| xxd.UTF-8.1 | xxd-eo.UTF-8.1 | - |
Dankon al tiuj, kiuj relegis la tradukon de Vim kaj proponis multajn korektojn kaj plibonigojn:
Ankaŭ dankon al Ikso.net por gastigi la svn-deponejo de la projekto.
Lasta ŝanĝo: 28 Februaro 2007