Mi eklernis
Esperanton
(ankaŭ konatan kiel la internacia lingvo) en decembro 2005.
Lernu estas elstara
retejo por lerni pri la internacia lingvo. Mia kromnomo
tie estas
Dominique.
Vim estas
plibonigita versio de vi, unu el la standardaj
tekstoredaktiloj de Unikso. Mi Esperantigis Vim. Vidu pli en
mia paĝo pri Vim.
Mutt estas mia plej
ŝatata retpoŝtilo. Mutt havas potencajn agordajn kapablojn,
subtenas PGP/MIME, kaj plej grave, funkcias bone kune kun Vim.
Vidu mian agordan dosieron .muttrc.
Lingvoilo
estas libera (LGPL) plurlingva gramatika kontrolilo
por LibreOffice/OpenOffice. Mi aldonis la
Esperantan
kaj bretonan
versiojn, kaj ankaŭ flegas pri la franca versio.
Se vi uzas Lingvoilon en tiuj lingvoj, viaj komentoj pri
plibonigoj estas bonvenetaj. Uzantoj de Vim povas uzi
Lingvoilo-n per tiu
kromaĵo.
Mi multe ludis ŝakon
en Interreto ekde la jaro 1995, kiam mi malkovris
ICS (Interreta ŝakservilo, aŭ propranome Internet Chess Server)
Mi nun ludas ĉe
FICS.