en eo fr ĉefpaĝo

vim Vim estas malaĉa tekstoredaktilo. Mi uzadas ĝin ekde pli-malpli 1997. Mi uzas Vim por ĉio: programi kaj redakti dokumentojn, retpoŝtojn, HTML-paĝojn kiel ĉi tiu, wikiumi, konservi farendaĵliston, ktp. Ĉi tiu paĝo temas pri miaj personaj agordoj de Vim, kaj ankaŭ pri la tradukdosieroj en Esperanto kaj en la franca, pri kiuj mi ambaŭ zorgas.

~/.vimrc

Mia dosiero ~/.vimrc enhavas aron de agordaĵoj kaj konsiletoj, kiujn mi akumulis dum jaroj. Mi strebas por igi ĝin portebla kun diversaj versioj de Vim (6.*, 7.*), diversaj opcioj de kunmetaĵoj (malgrandega, malgranda, normala, granda, grandega), kaj malsamaj mastrumaj sistemoj (Linukso, Vindozo).

Kromaĵoj de Vim

Kelkajn kromaĵojn por Vim mi skribis. Tiu, kiun mi plej ofte uzas estas la kromaĵo por Lingvoilo, kiu ebligas uzi la plurlingvan gramatikan kontrolilon Lingvoilo (LanguageTool) ene de Vim. Funkcias ankaŭ en Esperanto.

Kolorskemo

Koloroj! Ne estas eble la plej grava eblo de Vim, sed belaj koloroj agrabligas laboron kun Vim. Rastafari estas kolorskemo por nigraj terminaloj. Ĝia nomo venas de la ĉefaj koloroj en tiu kolorskemo: nigro, ruĝo, flavo, kaj verdo. La kolorskemo uzas malmultajn kolorojn, kiu taŭgas por 8-kolorkapabla terminalo (set t_Co=8) sed funkcias ankaŭ bone per la grafika interfaco gvim. Mi malŝatas kolorskemojn kun tro da malsamaj koloroj. Sintaksa emfazo ne devus aspekti tiel, kiel kristnaska arbo. Se iel koloroj aspektas neĝuste, rigardu tiun ĉi konsileton.

Mi uzis tiun kolorojn dum multaj jaroj, kaj ŝajne ne nur plaĉas al mi, ĉar ankaŭ kolegoj en la laborejo uzas ĝin.

Jen deviga ekrankopio:

rastafari

Vim flikaĵoj

Mi ŝatas uzi la memorkontrolilon Valgrind, kaj mi uzas ĝin por trovi kaj korekti cimojn en Vim. Nun multaj el tiuj cimoj estas jam korektitaj, kaj ne plu facilas trovi cimojn en Vim uzante Valgrind. Sed fojfoje, mi ankoraŭ malkovras strangajn manierojn por igi vim uzi ne validan memoron aŭ memorlikadi. Korekti ilin helpas igi Vim la perfekta tekstoredaktilo. Vidu ĉi tiun helpan paĝon se vi deziras malcimigi Vim pere de Valgrind.

Esperantigo de Vim

Vim nun haveblas en Esperanto oficiale ekde versio 7.2. Ĉiuj mesaĝoj de Vim estas tradukitaj, kaj ankaŭ la menuoj de gvim kaj la instruilo de Vim. Ne hezitu atentigi pri eraroj aŭ plibonigoj se vi malkovras iujn. Bonvolu kontroli, ke ili ne estas jam korektitaj en la lasta versio de la ĉi-subaj dosieroj. La nombro de Vimistoj, kiuj uzas la Esperantigitan version de Vim plej verŝajne etetas, do sciigu min se vi uzas kaj ĝuas ĝin :-)

Mesaĝoj

Menuoj de gvim

Instruilo

Vim en la franca

Ekde 2008, mi flegas la tradukon de Vim en la franca lingvo. Bonvolu atentigi pri eraroj aŭ plibonigoj post kontrolo, ke ili ne estas jam korektitaj en la dosieroj ĉi-subaj.

Mesaĝoj

Menuoj de gvim

Manlibro

Instruilo


kreita per vim $Id: vim-eo.php,v 1.3 2009/03/08 18:35:58 pel Exp pel $
valid html-4.0